Letra “Inspiro – Dimanĉo” Official Lyrics
Teksto de “Dimanĉo” ft. Inspiro
Strofo 1
Morgaŭ estos la dimanĉo
Min atendas voj’
Ĉiun finon de semajn’
Renkontas mi kun ĝoj’
Strofo 2
Kun ĝoj’ preparas ĉion
Por la vojaĝ’
Kun ĝojo direktiĝas
Al vilaĝ’
Strofo 3
Aŭ per aŭto, aŭ per trajno
Aŭ piede mi
De la urbo vagabondas
Vokas sun-radi’
Strofo 4
Tra kampoj mi vagadas
Al riveret’
Ĉe kiu min atendas
La kviet’
La kviet’
Strofo 5
Freŝa akvo, densa ombro
Malrapida flu’
Mola herbo, altaj kverkoj
Kaj ĉiela blu’
Strofo 6
La vento kantas supre
Min logas ĝi
La-la-la
En vojon vokas
Venta simfoni’
Instrumenta
Strofo 7
Morgaŭ estos la dimanĉo
Min atendas voj’
Ĉiun finon de semajn’
Renkontas mi kun ĝoj’
Strofo 8
Kun ĝoj’ preparas ĉion
Por la vojaĝ’
Kun ĝojo direktiĝas
Al vilaĝ’
Instrumenta
Strofo 9
Kun ĝojo kantas vento
Min vokas ĝi
La-la-la
En vojon vokas
Venta simfoni’
Simfoni’
Simfoni’
Simfoni’
Simfoni’
Simfoni’