Letra “Ĵomart kaj Nataŝa – Filineto” Official Lyrics
Teksto de “Filineto” ft. Ĵomart kaj Nataŝa
Strofo 1
Aperis vi kiel suneto en mia vivo
De iu venis vi planedo kun beba lingvo
Kaj mi aŭskultas ĉiun tagon vian rakonton
Pri longaj jaroj da vagado en granda kosmo
Strofo 2
Vi sentis vin solece tie sed vi ne ĝemis
Kaj longa estis vojo via al via hejmo
Sed ni feliĉe renkontiĝis, animo mia
Nenio povas nin disigi, mi certe scias
Strofo 3
Vi dormas mia eta stelo sur manoj miaj
Vi estas nekredeble bela, mia filino
Jen vi ridetis en la dormo, vi eble vidas
Ke iu bona eta gnomo apude sidas
Gitarsoloo
Strofo 4
Mi lasas vin kun via sonĝo kaj fermas pordon
Vin granda kaj fеliĉa mondo atendas morgaŭ
Kaj vi forgesos pri l’ soleco, mia anĝеlo
Ja longan vivon vi komencas sub la ĉielo
Vi kiel ĉarma mirakleto en mia hejmo
🍋 Ꮆ乇几丨ㄩ丂.匚ㄖ爪