Kajto – Vojaĝo suden

Letra “Kajto – Vojaĝo suden” Official Lyrics


Teksto de “Vojaĝo suden” ft. Kajto

Strofo 1

En skuno mi vojaĝos al la suda mar’
Per ĉi velado pasos pli ol unu jar’
Jo ho! La alta vel’ (jo ho! La alta vel’)
Jo ho! La venta pel’ (jo ho! La venta pel’)
Jo ho! La sala hulo (jo ho! La sala hulo)
Ho, jo ho! La salta pru’ (jo ho! Jo ho!)
Ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu

cujBpY

Strofo 2

Funebru, junulinoj, maristo iras nun
Kaj sur koral-insulo, kun perloj en lagun’
Jo ho! Li trovos junan karulineton brunan
Kaj la veladon skunan li ne memoras plu
Ha, jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
Li ne memoros plu
Ha, jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
Li ne memoros plu


Strofo 3

Mi amis vin, Katina, per pasia am’
Sed voĉo de la suda mar’ vokas jam
Jo ho! La alta vel’ (jo ho! La alta vel’)
Jo ho! La venta pel’ (jo ho! La venta pel’)
Jo ho! La verda fundo (jo ho! La sala hulo)
Ho, jo ho! La flusa flu’ (jo ho! Jo ho!)
Ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu


Strofo 4

Mi lasas vin, Katina, ploranta sur la kaj’
Kaj mia kor’ sopiras antaŭen al Havaj’
Jo ho! Mi trovos junan karulineton brunan
Kaj nian vivon kunan mi ne memoros plu
Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
Mi ne memoros plu
Ho, jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
Mi ne memoros plu

Instrumenta

Eliro

Ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu
Ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu


Lyrics provided by Genius。com

%d blogueiros gostam disto: