Letra “Kore (FRA) – Stelo” Official Lyrics
Teksto de “Stelo” ft. Kore
Strofo 1
Nombris mi stelojn proksime de la lun’
Vidis mi helon, sendube vian lumon
Verda gvidsigno celanta nian koron
Anima enigmo fortiganta ĉies memoron
Strofo 2
Kiel serĉkandelo por festtaga kuko
Ne estingeblas flam’ via por nia lukto
Kortuŝe restos al ni via ridet’, ho!
Kiun havis vi kaj igis nin kvieta
Rekantaĵo
Ho! nin aldiru – kion plu scias vi
Ĉar postbriletis etaj lumoj de vi
Ho! nin aldiru – ĉu bone fartas vi
Ne foru, suferis ni morn-silenton de vi
Instrumenta
Strofo 3
Ĉu samideanoj post-iras sur la stelo
Kiun per sloganoj vi konstruis en nia ĉielo?
Pri vi ĉiuj memoras en silenta am’, ho!
Amikino, mankas vortoj ĉar foriris vi por ĉiam
Rekantaĵo
Ho! nin aldiru – kion plu scias vi
Ĉar postbriletis etaj lumoj de vi
Ho! nin aldiru – ĉu bone fartas vi
Ne foru, suferis ni morn-silenton de vi
🍋 Ꮆ乇几丨ㄩ丂.匚ㄖ爪